Mikslingvo

Ĉefaj mikslingvoj tra la mondo, sen la malta lingvo.

Mikslingvo estas termino uzata por specifa klaso de lingvoj, kiuj aperas en dulingva grupo por marki ĝian apartan identecon. Du klasikaj ekzemploj de mikslingvoj estas mednova lingvo (en insulo Mednij, Rusio) kaj miĉifa (parolata en Kanado). Foje estas klasifikataj kiel mikslingvoj ankaŭ surĵiko (orienta Ukrainio), para-romiaj lingvoj (lokaj lingvoj de ciganoj) kaj aliaj similaj idiomoj tra la mondo.

La plej parolata mikslingvo estas la malta lingvo kaj la plej propagita estas la Portuñol.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search